绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语写作-VERKADO >

Stranga Arbego

时间:2022-02-03 08:32来源:未知 作者:admin 点击:
怪树--怪梦集
Stranga Arbego
 
    --El miaj sonĝoj
 
  Antaŭ nia vilaĝo kuŝas nelarĝa ŝoseo, sur kiu ĉiutage piedas sennombraj homoj kaj kuras sennombraj veturiloj. Niniu rigardas ĝin grava, ili nur indiferente irigas siajn piedojn kaj kurigas siajn veturilojn sur la ŝoseo dum tiu ĉi lasta kuŝas, kuŝadas kviete kaj senplende inter la kampoj.
  Iunokte en la mezo de la ŝoseo neatendite ekstaris arbo dika kaj alta, kiu baris la ŝoseon kaj lasis nenian veturilon pasi pretere. Tio ja estis kurioza afero, tamen neniu zorgis pri tio. Nur la stiristoj devis deŝoseigi sian veturilon en la kampon por ĉirkaŭiri la arbon. Post nelonge, en la kampo aperis kurba vojo. Nun ŝajnis, ke nenio okazis. Mi ne scias, ĉu la koncernaj departementoj informiĝis pri tio, tamen certe neniu el tiaj departementoj vidiĝis al ni.
  Post iom da tempo ekpluvegis, kaj akvego inundis la kampon. Nun granda malfeliĉo okazis al stiristoj, ĉar ili neniel kapablis ĉirkaŭveturigi la arbon. Ne havante alian rimedon kontraŭ tio, ili devis haste informi la koncernajn departementojn  pri la fatalaĵo.
  Post ĉirkaŭ monato venis laboristoj de la Sosea Buroo por elradikigi la arbegon. Tian decidon oni faris post multaj kaj longtempaj kunvenoj de multaj koncernuloj el koncernaj unuoj, kiaj la Ŝosea Buroo, Trafika Buroo, Provinca Registaro, Gubernia... Kaj oni eĉ kunsidigis la reprezentantaron el niaj vilaĝanoj pro tio, ke la ŝoseo ĝuste etendiĝas antaŭ nia vilaĝo.
  Post sufiĉe longa tempo subite publikiĝis anonco, ke pro la penigeco de la laboro, la laboristoj de la Ŝosea Buroo neniel kapablas plenumi la akceptitan taskon, kaj ke oni rekompencos per abunda festeno tiujn, kiuj transprenus kaj anstataŭe plenumus la nefinitan laboron. Oni diras, ke tia decido estiĝis ankaŭ post longtempaj diskutadoj kaj interkonsiliĝadoj de la koncernuloj.
  Leginte la anoncon, iu mia amiko akceptis la laboron elradikigi la arbegon. Li petis de mi helpon, kaj mi konsentis. Post kiam ni ambaŭ alvenis al la arbego, ni trovis, ke la laboristoj jam fosis kavon grandan kaj profundan ĉirkaŭ la arboradiko. Dum li ordigis la kunportitan ilaron, mi senintence ekpuŝis la arbon. Krak! El la malluma kavo eliĝis orelpika sono. Ekzaltiĝinte, li alkuris por partopreni en mia puŝo. Je nia forta puŝo, la arbo elradikiĝis kaj falis teren kun granda bruo. Ha! kiel facila la tasko estas! Rigardante la kuŝantan arbotrunkon, ni ekmiregis pri nia forteco, aŭ pli precize, pri la facileco de nia laboro.
  Ĉe la abundega festeno, mia amiko diris al mi, ke oni denove ekkunvenis diskuti pri la falinta arbego kaj la kavo. "Hahaha..." aŭdinte tion, mi ne plu povis deteni min de ekridego... Pro tio, mi vekiĝis kaj trovis, ke mi kuŝas sur la lito.
 
  Miaohui publikigis en LA MONDO je 1989, iom modifis antaŭ la surretiĝo.
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------