绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译-TRADUKADO >

Efiko de la Vino

时间:2022-02-03 08:51来源:未知 作者:admin 点击:
洒的作用

  Efiko de la Vino

  Xu Xiaoming
 
  Oni diris, ke li estas honesta kaj malkuraĝa. En la fabriko li neniam kverelis kun la aliaj, kaj en la hejmo li ĉiam obeis sian edzinon. Kutime li nek fumis nek drinkis.
  Iun tagon, lia edzino faris senprecedentaĵon: Ĉe la manĝo ŝi subite metis botelon da blanka vino sur la tablon dirante, "Hodiaŭ vi devas drinki." Li rigidiĝis.
  "Pro kio vi rigidiĝas?" La edzino diris laŭte, "Kiu en nia fabriko estas tia, kia vi? Pripensu, ke kun la longa labordaŭro kiel vi, kaj malgranda nesto kiel vi, kiu ne ricevis novan domon? Ili ja scipovas paroli, scipovas kvereli, scipovas subaĉeti. Sed vi? Kapablas je nenio! Ankaŭ vi havas buŝon, kial vi ne scipovas paroli? Oni diras, ke trinkado de vino povas kuraĝigi. Trinkinte vinon vi povas diri ĉiajn vortojn. Hodiaŭ vi trinku kelkajn tasojn. Kuraĝigu vin. Ne zorgu pri via honoro. Iru al la fabrikestro, al la sekretario. Je ĉifoja distribuado de novaj domoj, se ili ne konsentos doni al vi, ne plu revenu. Dormu en la hejmo de la fabrikestro, aŭ de la sekretario!"
  Tiel, instigite de sia edzino, li trinkis iom da vino kaj vere iris al la fabrikestro.
  "Mi havas ion... ion por peti... peti de vi, Fabrikestro." Antaŭ la fabrikestro, lia vizaĝo ruĝiĝis, oni ne sciis, ĉu pro sia drinkado aŭ sia sinĝeneco.
  "Diru." La fabrikestro montris nenian emon rifuzi tiun ĉi honestulon, kiu unuafoje venis por peti de li helpon.
  "Mi venas, venas... estas mia edzino, kiu alvenigis min. Vi scias, ke mi... mi estas zorgema pri... pri honoro, tial mia... mia edzino speciale... speciale drinkigis... drinkigis min. Mia edzino diris... "
  "Kian aferon?"
  "Mia edzino diris ke drinkado povas kuraĝigi. Trinkinte... trinkinte vinon, oni povas diri ĉiajn vortojn, tial ... tial ŝi ordonis min drinki por... por veni al vi... "
  "Diru rekte!" La fabrikestro iom malpacienciĝis.
  "Jes... tiel... Mia edzino, ŝi ... ŝi diris, ke kun tiel longa labordaŭro kiel mi, kaj tiel malgranda nesto kiel mi, kiu... kiu en nia fabriko ne ricevis novan domon. Mia edzino diris ke ... se la fabrikestro kaj sekretario ne konsentas en dsitribuo al mi novan domon, ŝi ordonis... ordonis, ke mi dormu en la hejmo de la fabrikestro aŭ sekretario... Mia edzino ankaŭ diris, ke la aliaj scipovas paroli, scipovas kvereli, kaj scipovas subaĉeti, sed mi... "
  "Kion vi diris!" La fabrikestro montris sian malplezuron.
  "Tio estas pro mia edzino, ŝi speciale... speciale drinkigis min, kaj diris... "
  "Lasu. Mi jam komprenas. Sed mi ne rajtas decidi sola. Dum diskutado mi elmetu vian peton. "
  "Tenu vian vorton, Fabrikestro... "
  Tiel alvenis la sekvinta tago. Vekiĝinte matene, li sobriĝis de la antaŭa ebrieco. Li subite demandis al sia edzino, "Ĉu tio estas trafa?"
  "Kio maltrafa!" La edzino respondis kolerete.
  Li ne sciis kial, ke li subite ektimas renkonti la samfabrikanojn sur la vojo al la fabriko, kvazaŭ, ke li estus ŝtelisto. Preterpasonte la pordon de la fabrikestra oficejo, li intence ĉirkaŭpasis ĝin de malproksime kvazaŭ timante renkonti iun.
  "Ĉu tio estas trafa?" Tiutage, li foje refoje pripensadis tion. "Kion mi diris al la fabrikestro hieraŭ? Kiel mi povus tiel konduti? Vere hontinde. Kiel rigardos min la fabrikestro? Kiel rigardos min la samfabrikanoj se ili informiĝos pri tio?... Mi ja devas iri al la fabrikestro por klarigi, ke hieraŭ... " Tiel pensante, li kelkfoje ekvolis iri al la fabrikestro por klarigi, sed sin kuraĝiginte kelkfoje, li senkuraĝiĝis ĉiufoje.
  En tia pensstato li restis ĝis la fino de la deĵortempo. Li refoje sin kuraĝigis kaj atendis la fabrikestron sur la vojo, kiun la fabrikestro senescepte iras por reveni al sia hejmo. Tamen ekvidinte lin de malproksime, li havis nenian kuraĝon por saluti lin.
  "Mi ne devas tiel konduti. Mi devas klarigi!" Reveninte hejmen, li ankoraŭ tiel pensis, tamen neniel kapablis ekmovi siajn krurojn. Subite la rigardo trafis sur la tablo la botelon de la restigita vino. Instigite de tio, li kaptis la botelon, faris unue profondan enspiron kaj poste enbuŝigis la buŝon de la vinbotelo... "
  "Por hieraŭa afero, Fabrikestro, mi denove venas... " Li refoje revenis al la pordo de la fabrikestro kun ruĝa vizaĝo.
  "Vi?... "
  "Jes, Fabrikestro. Hodiaŭ, hodiaŭ mi drinkis meminiciatite... "
  La fabrikestro elmontris rideton sur sian vizaĝon, "Ne estu tiel malpacienca. Morgaŭ oni anoncos pri la distribuado. En la nomlisto ja troviĝas via nomo. "
  "Ja. tiel, Fabrikestro---Ne..." Li subite eksentis, ke li jam sobriĝis de ebrieco. 
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------