绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译-TRADUKADO >

Verda Nebulo

时间:2022-02-03 08:50来源:未知 作者:admin 点击:
绿色的雾
Verda Nebulo 

  Li Tiezhu
 
  Li volis trovi la knabinon, kiu impresis lin kvazaŭ maso da verda nebulo.
  Grizhara maljunulo staris kun levita kapo ĉe la lago, kie lin trafis akcidento antaŭ semajno. Li atendis sencele. El malantaŭ liajn okulvitroj vidiĝis liaj maltrankvilaj okuloj. La dolĉa voĉo en lia memoro resonis ĉe liaj oreloj:
  "Trinku iom da varma supo, Avo."
  Li malfermis la okulojn. Strio da sunlumo tra la kulvualo pafiĝis al la blanka muro kaj ŝutiĝis sur la lito, sur kiu li kuŝas. Kie estas ĉi tie? Li ekflaris odoron de alkoholo--Hospitalo! Li subite rememoris pri la obskura nokto, kiam li falis de sur sia biciklo, al la glaciĝinta lago kaj poste perdis sian konscion.
  Li eksentis ion varman ĉe siaj lipoj. Kuleron da ovosupo oni portis al lia buŝo. Li ekvidis figuron sidanta sur lia litrando. Ĉu lia propra filino?--Li refermis siajn okulojn--Ne, liaj filinoj laborus en malproksimaj lokoj. Kiu estis tiu ĉi? Ĉu ŝi portis lin al la hospitalo dum lia sveno? Refoje malferminte siajn okulojn, li volis klare distingi ĉi ties vizaĝon. Sed li ne povis, ĉar liaj okulvitroj jam perdiĝis tiunokte. Li nur malklare vidis mason da verda nebulo antaŭ li.
  "Dankon, knabino." Per aŭdpovo li certigis al si, ke tiu ĉi estas juna knabino. Trinkite la ovosupon, li eksentis varmon en si. "Hej, mi maljuniĝis, kaj sekve miaj okuloj malklariĝis." Li fiksrigardis al la knabino per fendigitaj okuloj. "Kie vi laboras, knabino?"
  "Kiel vi fartas nun?"
  "Ho, tre bone, tre bone. Al vi mi ŝudas mian vivon. Kiel vi... " "Ho, mi devas foriri nun. Mi revenos al vi tagmeze."
  Preninte sian librosakon, ŝi kuris el la malsanula ĉambro. Maso de verda nebulo malaperis el lia vidkampo.
  La knabino vere revenis tagmeze.
  Kiam ŝi metis retsakon da pomoj sur lian liton, li eksentis varmon en sia koro kaj liaj okuloj malsekiĝis-- Li rememoris siajn karajn filinojn-- Li refoje fendigis siajn okulojn por pririgardi ŝin, tamen li ankoraŭ ne povis vidi ŝian vizaĝon klare. Gutego da kristala larmo falis el lia okulkavo.
  "Kio okazas, Avo? Ĉu vi ne komfortas? Viaj okuloj... " La knabino rimarkis la ŝanĝiĝon de la maljunulo kaj demandis zorgeme.
  "Miaj okuloj devas dependi de okulvitroj, sed tiunokte... "
  "Ho... "
  Li aŭdis la mallaŭtan suspiron de la knabino.
  Dank'al la kuracado de kuracistoj kaj prizorgo de la knabino, liaj vundoj iom post iom resaniĝis.
  Iun tagon, la knabino gaje rapidis al lia lito. "Ilin mi trovis!I lin mi trovis!" Ŝi ŝovis ion en lian manon.
  Okulvitroj! Li senprokraste surmetis la okulvitrojn per tremantaj manoj-- Ha!Ĉio klare videbliĝis: milda sunlumo, pura ĉambro, florantaj krizantemoj ĉe la fenestroj... Li subite turnis sian kapon por pririgardi la knabinon: Ŝi portis verdan vintran kostumon. Eble por knabina hontemo, ŝi mallevis sian kapon antaŭ la dankemaj okuloj de la maljunulo. Densaj haroj falis kaj kovris ŝian vizaĝon. La harpintoj sin premis al ŝia ondetanta brusto. La blanka lerneja medalo kun ruĝaj vortoj glimbrilis.
  La knabino eksvingis sian densan haron kaj elvidiĝis ŝia ruĝetaj vangoj. Ŝi ekflugis el la malsanula ĉambro lasinte nur "Ĝis revido!"
  Stumble paŝinte al la fenestro, la maljunulo ekvidis verdan knabinon kun librosako rapide iranta sur pavimo sub la etaĝdomo. Li rigardis senpense ĝis ŝi malaperis inter la pasantoj, el la profundo de lia vidkampo... Tamen en lia memoro refoje leviĝis maso da verda nebulo.
  Li ektrovis la knabinojn en verda vintra kostumo, unu, du, tri... 
(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------