绿语苑

当前位置: 主页 > 世界语翻译-TRADUKADO >

Vizito de Panjo

时间:2022-02-03 08:48来源:未知 作者:admin 点击:
妈妈的来访

Vizito de Panjo

  Xu Shiying
 
  Panjo alvenis el la hejmo en la norda kamparo. Aŭdinte tion, Tang Wenzhu tuj elklasĉambriĝis kaj kuregis al la dormĉambro.
  Sin turninte al la koridoro, Wenzhu ekaŭdis babilon kaj ridon el la kontraŭa domo. Spiregante, ŝi brue malfermis la pordon. Sur du longaj tabloj amasiĝis multaj melonsemoj, arakidoj kaj piroj. Panjo sidis sur tabureto apud la tablo kun taso da vaporanta teo en la mano. Manĝante, kelkaj knabinoj babilis kaj ridis.
  "Pum!" La pordo ekfrapis je la muro. Ĉiuj rapide turnis la kapon.
  "Wenzhu, kiel bona estas via panjo! Ŝi specdiale venis por vin viziti." "Ni jam ekmanĝis unue antaŭ via reveno."
  "Tio esatas de mia hejmo. Manĝu." Salutinte al ili, Wenzhu sidiĝis sinkrociĝinte al sia patrino kaj ekridetis rigardante ŝin. Panjo estis tre okupita hejme. Tio estis la dua fojo de ŝia vizito. Vidinte sian filinon, ŝi tre ĝojis.
  La patrino de Wenzhu fiksrigardis ŝin kun atentemo: Ŝi blanketiĝis, dum ŝiaj zigomoj plialtiĝis ol antaŭe du monatoj. Tufo da haroj pendis de ŝiaj verto kaj du "broŝetoj" estis ligitaj ĉe malantaŭo de ŝia kapo. Ŝi portis iom blankiĝintan ĉinstilan kostumon el blua kakio, kiun donis ŝia patro pro ĝia mallarĝiĝo, kaj pantalonon el nigra ŝtofo. Ŝi turnis sian rigardon al la aliaj knabinoj. Ili ĉiuj havis diketajn kaj ruĝetajn vangojn; iuj havis longan haron kun granda ruĝa artefarita papilio ligita sur la kapo, kaj la aliaj havis buklitan haron. Ili ĉiuj sin vestis tiel bele, ke la patrino de Wenzhu eĉ ne povis distingi la kvaliton kaj materialon de la ŝtofoj. Ŝi nur sciis, ke tio estas treege multekosta. Ŝi opiniis, ke ili estas multe pli bele vestitaj ol kiam ŝi vidis ilin unuafoje antaŭ unu jaro. Ili vere havis teniĝon de studentinoj, dum ŝiaj filino ankoraŭ similis al la kamparaj knabinoj. Subite ŝi eksentis konsciencan riproĉon. Ŝi opiniis malklare, ke tio estas pro ŝia kulpo.
  Ankaŭ Wenzhu pririgardis al sia patrino. Dum nur iom pli ol du monatoj ŝi havis pli da sulketoj survizaĝe kaj pli da blankaj haroj surkape. Ŝi ekmaltankviliĝis: inter la ses fratinoj, ŝi estas la plej aĝa. Se ŝi ne studentiĝus, ŝia patrino ne estus tiel penigita.
  Xiao Zhou, samĉambranino de Wenzhu, jam fiksrigardis ilin de longe. Rimarkinte, ke iliaj okuloj ekruĝiĝis post momenta interrigardo, ŝi ekdiris, "Via revido estas ĝojinda, do kial vi ektristiĝis?" Aŭdinte tion, ĉiuj ekridis.
  Wenzhu iom hontetiĝis. Ŝi eliris pretekstante, ke ŝi volas lavi al si la manojn.
  En la vespero Panjo urĝis Wenzhu al la klasĉambro por la memlernado, pretekstokante, ke ŝi volas enlitiĝi iom pli frue. Xiao Zhou ĝuste deĵoris tiutage, do Wenzhu konsentis.
  Apenaŭ panjo ekkuŝis, io malmola dolorigis al ŝi la kapon. Levinte la kapkusenon, ŝi ekvidis stakon da belaj notlibroj kaj du dikajn broditajn librojn. La kovriloj de la notlibroj estis faritaj el diverskoloraj satenoj. En la laktblanka lamplumo, ili brile konfuzigis oniajn rigardojn.
  Xiao Zhou estis puriganta la tablojn. Ekvidinte tion, ŝi aliris kaj sciigis, "Ĉio estas premiitaj de la universitato al Wenzhu." Ŝi alprenis notlibron, turnis la unuan paĝon kaj ekklarigis perfingre montrante la penikajn vortojn sur ĝi. "Wenzhu kapablas elporti penigon. Ŝi povas ĉion fari. Tiu ĉi estas premiita de la universitato al la aktivuloj. Tiu ĉi estas premiita al ŝi kiam ŝi gajnis la unuan lokon de 800-metra konkurso en la atletika konveno lastafoje, kaj tiu ĉi estas premiita al la 'tribonaj'modeloj." Montrante al la libroj, ŝi aldonis, "Ĉi tiuj 'Vortmaro'estas premiitaj al la bonegaj liganoj."
  La patrino de Wenzhu paliĝis de emociiĝo. Ŝi turnadis sian kapon. "Penigo estas nenio al la kamparaj knabinoj. Tio tute ne indas premion. Ŝi estis tiel mallerta hejme, kiel ŝi povis okupi la unuan lokon?"
  "Jes. Ĉio ĉi estas premiitaj al ŝi mem." Xiao Zhou kapsignis jese.
  La patrino de Wenzhu konis neniun vorton. Palpante tiujn ĉi valorajn premiaĵojn, ŝi verŝajne ekvidis la maldikan vizaĝon de sia filino. Nun ŝi ne plu bedaŭris.
  La patrino de Wenzhu ektrankviliĝis pri sia filino kiu restas en la universitato kaj decidis, ke ŝi foriru al sia hejmo frue en la sekvanta mateno. Wenzhu akompanis ŝin al la pordego de la universitato. Ĵetinte kelkajn rigardojn al la filino, Panjo fine elverŝis siajn korajn vortojn: "Zhunjo, vi estas nebone vestita. Tion kaŭzas la senkapabla Panjo. Vi vestiĝos pli bone post kiam vi havos laboron. "Wenzhu haste haltigis ŝin. "Panjo, kion vi diras!"
  Panjo foriris, tamen ŝia ombro pli kaj pli grandiĝis en la vidkampo de Wenzhu... 

(责任编辑:admin)
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------